Vortejo

Pri vortoj

Signifo

Ne ĉiu Esperanta radiko estas precize difinita, kaj tio estas kial ili estas tiel utila. Ĉiu ĝenerala radiko enhavas unu ideon, kaj la kunteksto permasas ke ni prenu de tio la informon kiun ne bezonas.

Foje estas konfuzo pri ĉu radiko estas verba, substantiva ktp. Me volas diri ke se estas ĝenerala radiko, oni ne devas maltranviliĝi pri tio. Kelkaj radikoj eble estas pli verba, aŭ pli adjektiva. Simile, foje ne videblas ĉu oni devas uzi aĵo por krei substantivo, aŭ ado por signifi ago. Mi dirus ke la ĝuste sistemo estas pensi ke la radiko povas esti ian vorton, kaj oni uzu sufikson se necesas por esti pli klare. Jen ekzemploj:

« mi iras al la teatro »

Ne estas klare ĉu mi volas diri pri la ejo, aŭ la aĵo, sed ĝenerale oni divenus ke mi volas diri .. ambaŭ. Mi iros al la teatrejo por spekti teatraĵon.

« mia kolekto de io »

Eble mi parolas pri la ago de kolekti, aŭ eble pri la rezulto. Ĝenerale, tio ne gravas, ĉar oni komprenus de kion mi dirus sekve. Se mi volas esti pli klara, mi povus diri “mia kolektado” aŭ eble “mia kolektaĵo”.

Vortspecoj

Oni povas kunstrui substantivoj, adjektivoj, adverboj, kaj verboj el radikoj per nur la aldono de finaĵo. La ĝenerala senco de la vortoj estas ĉiam sama, sed kun apartaj nuancoj ĉar ili devas rilati malsame al la aliaj vortoj.

« ĝi estas turo »

Efektive, ĝi estas turo.

« ĝi estas tura »

Ĝi estas kiel turo, sed eble ĝi ne ĝuste estas turo.

« ĝi ture staras »

Ĝi faras la agon de la verbo (staras) kiel turo, sed eble ĝi ne ĝuste estas turo.

« ĝi turas »

Ĝi faras kiel turo, kaj tiu estas tiom grava ke mi volas ke ĝi estu la centro de mia frazo.

Radikoj

Ofte ne estas klara kio estas la “natura” speco por ĉiu radiko, kaj bedaŭrinde kelkaj radikoj estis kreitaj sen penso pri tio. Jen ĝeneralaj reguloj:

« ĝi bluas - ĝi estas blua - ĝi blue brilas - mi ŝatas bluon »

Multaj radikoj, facile kaj kompreneble, iĝas ia ajn speca.

« mi havas ĝin - mi estas havulo - ĝi estas havebla »

Oftaj afiksoj ŝanĝas abstraktajn konceptojn en solidajn formojn.

« mia amiko estas tajlor(ist)o, ĉar li tajloras (faras vestojn) »

Oficiale, “tajloro” estas persono. Tiu estas malutila, ĉar tiam oni devas lerni du informojn: kio estas tajloro, kaj kion tiu faras. La radiko povas ankaŭ esti verba, kiu estas pli uzebla.

« la lupo lupe sekvas la kuniklon »

Nomoj de aferoj estas difinitaj laŭ tiuj aferoj, kaj do estas iom substantiva, sed oni povas uzi tiajn radikojn alimaniere.

Pronomoj

Pronomo rolas kiel substantivo. Kiu substantivo estas tute relativa, kaj ĉiu en la konversacio devas scii antaŭe pri kiu aŭ kio la vortoj kiel “mi” kaj “ĝi” rilatas.

« mi amas vin »

Ĉi tio estas klare, ĉu?

« mi amas lin »

Ĉi tio ne estas kompreneble al iu kiu ne scias kiu estas “li”.

« mia afero »

Adjektivaj pronomoj kutime signifas posedado. Ĉi tiu afero estas difinita per ĝia rilato al mi.

La pronomo “si” estas iome malsama, ĉar ĝi povas rilati al nenio krom la subjekto la verbo. Notu ke verbecaj formoj ne estas verboj.

« ŝi vidas sin »

Ŝi estas kaj subjekto kaj objekto, probable ŝi rigardas en spegulo.

« ŝi vidas ŝin »

Oni tute rajtas diri ĉi tion, sed kiel aŭdanto scios kiuj estas la du “ŝi"ojn?

Prepozicioj

Prepozicioj ebligas ke oni aldonu pli da informo ol aliaj vorto.

« io de mi »

“io” estas difinita per ĝia rilato al “mi”

« plena je akvo »

La adjektivo “plena” ne precizigas kio estas la plenanto, do ni uzas prepozicion por enkonduki pliajn detalojn.

Inoj kaj Iĉoj

Oficiale, se oni ne uzas la sufikson “-in-”, oni devas diveni ĉu homo estas ina aŭ ne. Tradicie oni supozas ke ĉiu estas ne ina, sed tio ne estas regulo de la lingvo, nur kutimo.

« nia klaso havas instruiston »

Ĉu la intruisto estas ina au ne? Ne gravas.

« miaj patroj estas unu patrinoj kaj unu patriĉoj »

Ĉi tiu frazo uzas neoficialan sukfikson “-iĉ-”, kaj ignoras la kutimon ke patro estas iĉa. Mi pensas ke tio ne rompas iun regulon, kaj estas multe pli egala.

« nia instruisto? ri estas tre bona »

La pronomo “ri” estas ankaŭ ne oficiala, sed povas esti utila.

Um

Dum uzado de “um” eble ne estas tre dezirinda en skribita lingvo, ĝi povas esti tre utila parole.

« donu al mi la umon - ne, la plej uman - mi devas umi la umon »

Sed tute ne atendu ke iu ekster la konversacio komprenus ion ajn.

Komprenebleco

« mi parolas pri speco de birdoj: akcipitroj »

Uzo de neofta vorto povas konfuzi. Oni povas eviti tion iulingve per uzo de enkonduka frazo. Kaj, parole, iom paŭzi por pli klare marki la finojn de la neofta vorto.