Vortejo

Celoj

Lingvo celas esti utila kaj uzebla rimedo por komuniki. Esperanto havas apartan celan, ĉar ĝi celas esti tiel por ĉiu en la mondo, ne nur por homoj kiuj havas similajn vivspertojn.

Pluse, Esperanto celas esti facile lernebla por ĉiuj. Tio donas aliajn malfacilaĵojn. Precipe, kiel oni povas havi lingvon en kiu la vortaro estas sufiĉe simpla por lerni, kaj ankaŭ sufiĉe preciza por esti uzebla en preciza komuniko.

Mi legis La bona lingvo de Claude Piron. Dum mi ne konsentis pri ĉio en ĝi, ĝi inspiris min pri ĝiaj ideoj pri la naturo de lingvo. Ĝi diris ofte estas neebla ke vortoj signifas nur unu precizan aferon. Ofte vortoj signifas punkton en “mapo” de ideoj, kaj oni devas esplori la apudajn regionojn, kun la helpo de la kunteksto, por bone kompreni ilian sencon.

Sed ankaŭ mi pensas ke gravas ke multaj vortoj ja havas precizajn signifojn. Fakte kelkajn vortojn eble havas pli ol unu precizan signifon, depende de la fako aŭ la kunteksto.

Mi do decidis provi krei novan vortaron, en kiu la vortoj estu metitaj en fakojn. La ideo estas ke se oni demandus al fakulo, oni povus trovi precizan signifon de vorto en tiu fako.

Kaj ankaŭ estu “ĝeneralaj” vortoj. Ĉi tiuj estu la vortoj kiuj estas ĝenerale uzataj, kaj havas signifojn ne precizajn. Ĉi tiuj estas la vortoj kiujn ni plej ofte uzas, kaj kies signifojn estas plej influataj de la kunteksto. Ili estas ankaŭ la vortoj kiuj estas la plej ofte kunmetitaj, kaj ĝi ofte bezonas tiun ekstran kuntekston por esti uzindaj.

Konsekvence de tiu ideo, mi legis tra la Akademia Vortaro, por vidi kiel bone miaj ideoj iris kun la oficialaj vortoj. Mi trovis, kiel mi atendis, ke multaj oficialaj radikoj tute ne sekvas tiujn principojn. Ekzemple estas radikoj kiel “geografio”. Tiu vorto donas la impreson ke ĝi signifas unu, precizan, sciencan aferon, sed fakte ne. La ideo de geografio estas nebula en iu lingvo.

La rezulto do estas ĉi tiu retejo, kiu enhavas miajn ideojn, celojn, ktp, pri la uzo de Esperanto, kaj ankaŭ vortaro laŭ la principoj mi ĵus priskribis.