Pri verboj
Eble aparta diskuto de verboj kaj verbaj formoj estos utila? Estas multo ke oni povas fari por ŝanĝi verbojn ..
Ĉu transitiva?
Ne facilas memori ĉu la baza formo de verbo estas transitiva aŭ ne. Mi pensas ke kiel ĝenerala regulo, se verbo povas esti netransitiva, ĝi estas. Tiu funkcias ĉar la plej simpla signfo de verbo ofte estas nur “io okazas”, ne “iu kaŭzas ion”.
« ĝi bonas, kaj mi volas ĝin »
Eblas “boni” netransitive, sed “voli” postulas ion por esti volata.
« mi ne movis ĝin, sed ĝi moviĝis »
Kiam la baza signifo enhavas ideon pri forto aŭ enmeto de energio, kutime ĝi estas transitiva.
« li timas hundojn, do la hundo timigis lin »
“-ig-” enhavas la ideon de io kaŭzita de la subjekto, anstataŭ farita.
« tio interesas min, do mi interesiĝas pri tio »
“-iĝ-” enhavas la ideon de io kaŭzita ena de la subjekto.
Formoj
La verbaj formoj kiuj povas esti la kerno de propozicio havas la finaĵojn: “-as”, “-is”, “-os”, “-us”, “-u”.
La tempaj formoj ("-as", “-is”, “-os”) donas ĝenerala ideo de tempo, kaj oni devas aldoni pli da informo por esti preciza.
« mi kuras »
Eble mi kuras dum la nuna momento, aŭ eble kutime.
« mi kuris »
Iam en la estinto. Eble unufoje, eble ofte?
« mi kuros ĉiutage dum la venonta jaro »
Ĉi tiu estas preciza plano, sed estas nur plano ĉar ĝi ankoraŭ ne okazas.
La “-us” kaj" “-u” indikas ke la verbo ne rilatas al ĉi tiu mondo, sed alia.
« mi estus tie, se mi povus »
La “-us” formo indikas ke io ne estas aŭ vera aŭ malvera en ĉi tiu mondo, sed ni povas imagi alian.
« haltu! mi volas ke vi ne faru tion! »
La “-u” formo signifas ke oni volas (aŭ ne volas) ke io estu vera aŭ malvera.
Inifinitivoj
La “-i” formoj estas la plej ĝeneralaj ideoj, havanta nek tempon nek alian difinon. Ili do ne povas esti kernoj de propozicioj, ĉar oni neniel povas diri ĉu ili estas “vera”.
« fari estas bone »
La “-i” formoj signifas la plej ĝenerala, malplej difinita ideo de verbo.
« mi devas lavi min »
Per alia verbo oni povas uzi infinitivon kvazaŭ substantivon, sed ĝi ankoraŭ estas verbo kaj povas havi objekton.
Vidu ankaŭ en la fraza paĝo.
Participoj
Ĉiu frazo havas ĝian propran tempon, kaj uzi participon ebligas al ni paroli pri evento rilate de tiu tempo.
« pasintjare mi estis lernonta tion »
Estis tempo, dum kiu mi intencis lerni.
« venontjare mi estos lerninta tion »
Estos tempo, dum kiu mi intencis ke la lernado estos finita.
La pasivaj participoj ebligas al ni diri de la starpunkto de la objekto de la verbo.
« tio estas lernota de mi »
Nun, mi intencas lerni tion.
« tio estas prenata de mi »
Atentu! Kutime oni uzas “de” por enkonduki la aganto de pasiva verbo, sed tio povas kaŭzi neklaraĵojn. Ĉu mi estas la prenanto, aŭ ĉu mi estas la antaŭe havanto?
Verbecaj vortoj
Aliaj vortoj povis agi kiel verboj, havante adverbojn, prepoziciojn ktp, sed ili ne estas verboj. Ili inkluzivas la aktivaj kaj pasivaj particpoj, kiu povas havi objektojn.
« mi estis farinta la taskon »
Ĉiu “verba” formo agas kiel verbo, ekz. pri la akuzativo.
« farinte la taskon hieraŭ, hodiaŭ mi estas libera »
Kiam estas du verbaj vortoj en frazo, oni devas esti klare pri kiuj adverboj ktp rilatas al kiu verbo.
« mi estas nun plene leginta la tekston »
Tiuj ĉi adverboj (nun, plene) povas rilati al la verbo “esti” aŭ la verbo “legi”. Ĉu estas klare? Verŝajne aŭ jes, aŭ ne estas grava. Sed estu zorgema.
Ankaŭ aliaj vortformoj povas enhavi la ideon de verbo, sed ne povas havi objektojn.
« mi ŝatis vian agadon pri tio »
La prepozicio “pri” rilatas al la verbeca vorto “agado”, sed fakte tio funkcias ĉar oni povas ankaŭ uzi prepoziciojn por ligi substantivojn - “agado” neniel estas verbo.