Vortejo

Pri kunmetoj

Signifo

Ĝenerale, la signifo de kunmetaĵo devas esti nur “la plej verŝajna sumo de la partoj”. La kunmetado de vortoj povas esti kaj utila kaj amuza, ĉar oni povas krei vortojn kiu havas tre specialajn signifojn. Sed ankaŭ oni devas zorgi, ĉar ili ne enhavas gramatikan informon, kian oni kutime uzas por kompreni la rilaton inter vortoj.

Oftaj afiksoj

Kelkaj sufiksoj helpas al ni ŝanĝi la sencon kaj ankaŭ la specon de vorton.

« ĝi estas granda; ĝi havas grandecon »

“-ec-” similas al adjektivo.

« mi ŝatas mian kolektadon, kaj mi ŝatas mian kolektaĵon »

“-ad-” emfazas ion verban, “-aĵ-” emfazas ion substantivan.

« li estas instruisto, kaj ankaŭ bonulo, sed li nun ne havas postenon »

“-ist-” ĝenerale signifas homo kiu faras ion aŭ profesie, aŭ bone, sed ne estas preciza. “-ul-” estas ankoraŭ malpli preciza, kaj nur indikas homo kiu estis iel karakterizata per io.

« ne estas krokodilo, sed certe estas ia krokodilulo »

Fakte, ne ĉiu ulo estas homo.

« mi laboras pri teo, do mi estas teisto, sed mi ne sekvas teismon »

“-ist-” kaj “-ism” foje iras kune, sed ne kiam “-ist-” pli verŝajne signifas laboron.

« mi estas leganto, ĉar mi legas »

Participo kiel substantivo povas signifi homo, sed ne ĉiam.

« eblas legi tiun libron, do ĝi estas legebla. ĝi ankaŭ estas leginda, eble legenda »

Se io povas esti la objekto de verbo, oni povas priskribi ĝin per la “-ebl-”, “-ind-” kaj “-end-” sufiksoj.

« li multe legas - li estas legema »

Se io povas esti la subjekto de verbo, oni povas priskribi ĝin per la “-em-” sufikso.

« la ministro laboras ĉe la ministrejo »

“-ej-” signifas loko, sed ankaŭ povas esti metafora loko.

Vidu ankaŭ pri verboj

Kunmetado

« karota kuko »

Tio estas kuko kiu havas en si iom de la ideo “karot”. Plej probable tiu signifas ke estas karoto en la kuko, sed ankaŭ eblas ke ĝi estas kuko en la formo de karoto.

« karotkuko »

Tio estas kuko kiu estas difinita per “karot”. La plej grava fakto, kiun mi volas komuniki pri ĉi tiu vorto, estas pri karotoj. Probable tiu estas konata speco de kuko.

« akvoplena »

Tio signifas la saman kiel “plena je akvo”. Kial uzi? Ĉar ĝi estas pli mallonga kaj eble ĝi sonas pli interesa?

« dorsosako »

Sako kiu povas esti difinita per la vorto “dorso” estas verŝajne sako kiun oni portas sur la dorso. Notu ke la “o” en la mezo estas nur ĉar “dorssako” estas malfacile elparolebla.

« librosako »

Mi supozas ke ĉi tiu estas sako por porti librojn …

« papersako »

… kaj mi divenus ke ĉi tiu estas sako farita el papero. Kial la diferenco inter la lastaj du? Ne estas kialo, krom ke sakoj el papero estas pli oftaj ol sakoj por porti paperon.

« nekomprenebla »

Efektive, ĉiu probable komprenus ĉi tiun vorton. Fakte, ne estas klare ĉu ĝi signifas “oni povas ne kompreni” aŭ “oni ne povas kompreni”, sed utile la rezulto estas preskaŭ la sama.

« nelaŭtigebla »

Mi trovis ĉi tiun kunmetaĵon en libro, kaj ĝi konfuzis min. Ĉu la “ne” rilatas al “laŭt” aŭ al la tuto? Mi povis diveni de la kunteksto, sed ĝi plimalfaciligis mian legadon.

Komprenebleco

« ĝi estas papersako - sako fare el papero »

Povas esti utile aldoni priskribon ĉe la unua uzo de kunmetaĵo en teksto.