Vortejo

Pri frazoj

La kerno de frazo estas “propozicio”, tio estas io kiu povas esti vera aŭ nevera. Por fari tion, oni uzas verbon. De la verbo oni pendigas aliajn vortojn, sed kiel klarigi kiel la aliaj vortoj rilatas al la verbo?

Propozicioj

« neĝas »

Verbo povas esti frazo sole.

Substantivoj

« mi kuras »

Nominativa substantivo estas la aganto - tiu kiu faras aŭ kaŭzas la verbon.

« tason mi havas »

Akuzativa substantivo estas tiel klare ligita al la verbo, ke oni ne bezonas prepozicio por enkonduki ĝin.

Adjektivoj

« mi havas bonan tason »

Adjektivo donas informon al substantivo. Kiu substantivo? Oni devas pensi pri la kazo, kaj pri ĉu ĝi estas post prepozicio.

« malrapida kato muson rapidan ne kaptas »

La akuzitivon klarigis kiuj adjektivoj rilatas al kiu substantivo, sed estas pli facile komprenabla kiam adjektivoj estas apud iliaj substantivoj.

Adverboj

« forte neĝas »

Adverboj donas informon pri kiel verbo okazas.

« mi havas tre bonan tason »

Adverbo povas ankaŭ priskribi adjektivon, se ĝi estas rekte antaŭ la adjektivo.

« mi havus vole bonan tason »

Se estas adverbo proksime de kaj adjektivo kaj substantivo? Estu zorgema.

« mi kuras en la parko rapide »

Se estas adverbo kiu estas for de ĉio? Probable estas pri la verbo.

Ne

« ne neĝas »

“Ne” povas indiki le nean de io ajn vorto.

« mi kuras nerapide »

Oni povas uzi “ne” en kunmetaĵo por esti pli klare en skriba uzo.

« neruĝa objekto »

Kiam “ne” estas antaŭ adjektivo, ne estas ĉiam klara ĉu ĝi rilatas al la adjektivo aŭ al ties substantivo.

Prepozicioj

« mi kuras en parko »

La substantivo post prepozicio rilatas al la verbo laŭ la signifo de la prepozicio.

« mi kuras rapide en parko »

Prepozicio ankaŭ povas ligi vorton al adverbo. Ĉu ĉi tiu ekzemplo estas klara? Probable, ĉar ne tro gravas ĉu “en parko” rilatas al “kuras” aŭ al “rapide”, la senco estas simila.

« mi kuras en parko por ekzerco de arbo al fontano je lundo »

Ĉiu prepozicio havas propran signifon.

« mi manĝis kukon mardon »

Pli ol unu akuzativoj? La parolanto devas pensi ke estas tute klare kiel ĉiu rilatas al la verbon. Estu zorgema.

« ĝi estas kaŭze de tiu afero »

Adverbo kun “de” tre similas prepozicion.

Konjunkcioj

« mi havas tason kaj teleron »

Konjunkcio povas ligi elementojn de la sama speco.

« mi havas tason kaj mi volas teleron »

Foje konjunkcio ligis du propoziciojn.

« mi havas tason kaj volas teleron »

Se oni volas, oni povas eviti rediri aferojn. Ĉu la aŭdanto komprenos ke ambaŭ verboj ĉi tie rilatas al la sama persono? Probable, sed estu zorgema.

« mi ne havas sed volas teleron por uzi »

Ĉi tie ni havas du propoziciojn. Ĉu estas sufiĉe klara ĉu la akuzitivo kaj la prepozicio ambaŭ rilatas al ambaŭ propozicioj?

« mi estas malseka ĉar pluvas forte »

Kelkaj konjunkcioj ligas du propoziciojn kaj ankaŭ difinas kiel unu rilatas al la alia. La propozicio post “ĉar” estas la kialo por la alia.

« ĉar pluvas forte, mi estas malseka »

Kiam la konjunkcio ne estas inter la propozicioj, oni devas pensi pri ĉu estas klara kie unu finiĝas kaj la alia komenciĝas.

Ke

« mi iros por ke vi ne devos »

La vorto “ke” permesas al ni ligi propoziciojn por niaj propraj kialoj. Ekzemple, uzanta prepozicion.

« mi volas ke vi iru »

Aŭ uzanta verbon.

« mi faras ĝin pro ke vi postulas »

“pro ke” havas saman signifon kiel “ĉar”, kaj “ĉar” estas pli normala.

Infinitivoj

La “-i” formo de verbo estas ie inter verbo kaj substantivo.

« helpi estas bone »

Oficiale oni devas uzi adverbojn por priskribi infinitivo, ĉar ĝi estas verbo, sed parole la diferenco inter “-a” kaj “-e” ofte ne estas rimarkinda - “helpo estas bona” signifas same, do ne gravas se oni eraras iomete.

« ŝi volas helpi al li movi sin »

Kiam oni uzas infinitivon kiel objekton, oni povas elekti alia subjekto, kaj tio ŝanĝas la signifon de “si”.

Korelativoj

Korelativoj permasas ke oni uzas novan propozicion por priskribi ion. Ofte oni uzas ilin en parojn, por indiki kaj la rolon en la ĉefa propozicio, kaj la rolon en la alia.

« mi volas (tion,) kion vi havas »

La “tion” ne estas tre grava ĉar oni povas kompreni ke la tuta dua parto de la frazo agas kiel la objekto de la unua. Eble estas bone uzi la “tion” por esti klare, sed ebla ĝi ne sonas tiel bone?

« (tio,) kion vi havas, estas bona »

Oni eble elektus uzi la “tio” ĉi tie ĉar ĝi helpas emfazi pri kio oni parolas.

Neplenaj frazoj

Ofte ni diras ion, kio ne perfekte sekvas la regulojn de la lingvo, sed la rezulto estas tute komprenabla. Ofte estas ĉar ni ne diras vortojn kiam ni atendas ke la aŭdanto povas diveni ilin.

« mi volas la grandan (aferon) »

“la grandan” ne estas substantivo, do fakte ne povas esti la objekto de la verbo, sed la substantivo ne estas tre grava ĉi tie, do ne estas problemo por la aŭdanto.

« ĉu vi volas daŭri (esti ludanta)? / ĉu vi volas daŭrigi (la ludon)? »

Ne multe gravas ĉu oni uzas la “-ig-” formon, dum la aŭdanto povas diveni taŭgan finon de la frazo.

« vi devas moviĝi / vi devas movi (vin) »

Kaj denove, eble la “-iĝ-” formo estas pli prava, sed oni povas lasi al la aŭdanto plenigi la truon.