Principoj
Ĉi tiu vortaro estas precipe nur vortoj de la Akademia Vortaro, kune kun alia informo. La vortoj estas apartigitaj laŭ kelkaj kriterioj.
- La fonto. Ĉiu vorto estas:
- de la fundamento (“f”)
- de la oficialaj aldonoj (“a”)
- neoficiala (“n”).
- La speco. Ĉiu vorto estas:
- kernaj partoj de la esperanta (“e”) lingvo
- nomoj (“n”), de unu el kelkaj similaj aferoj
- abstraktaj (“a”) konceptoj, kiuj estas larĝe uzeblaj
- konkretaj (“k”) aferoj - vortoj kiuj ĉefe priskribas unu specon da afero.
- La (subjektiva) nivelo. Oni povas interpreti la nivelojn laŭ:
- 0 ĉiuj komprenos, ekz. “sub”
- 1 ofta vorto, ĝenerale komprenebla, ekz. “striki”
- 2 faka vorto, kiu eble ne estas ĝenerale konata, ekz. “sturgo”
- 3 neniu komprenus sen speciala intereso, ekz. “stofo”, “stupo”
Se la ideo de abstraktaj kaj konkretaj ne estas klara, eble konsideru ĝin tiel. Se tempo subite haltus, konkretaj aferoj plu ekzistus, sed abstraktaj aferoj ne plu ekzistus. La plej ofta formo de konkreta vorto estas substantivo, kiu priskribas solidan aĵon. La aliaj formoj de konkreta vorto signifas “kiel” aŭ “kvazaŭ” la aĵo. Abstraktaj vortoj pli ofte estas verboj, adjektivoj, adverboj - vortoj por kio okazas, kaj kiel. La substantiva formo de abstrakta vorto ofte estas la ago mem, aŭ la rezulto de tiu ago - ofte tiuj du estas preskaŭ ne-distingeblaj.