Ŝtofoj
Por fari vestojn ks, oni bezonas longan larĝan, maldikan, materialon. Oni povas uzi materialon nature tiel, ekz. haŭto (ofte traktata por krei ledo), aŭ krei ĝin. Ofte oni kreas ĝin el fadenoj, kiun oni devas kunigi. Longa, larĝa, maldika, materialo el kunigita fadenoj estas ŝtofo.
Oni povas trovi aŭ krei fadenojn. Silko nature estas fadeno, ĉar silkaj fibroj estas longaj. Kotonaj fibroj estas mallonga, do oni kreas fadenojn el multaj fibroj. La ĝenerala procedo por krei fadeno el multaj mallongaj fibroj estas ŝpini.
Oni povas krei fadenojn:
- el fibroj de plantoj, ekz. kotono, lino, kanabo, juto
- el lano/haro de bestoj, ekz. ŝafo, kamelo, alpako
- el mineraloj, ekz. asbesto, ŝtalo
- per procedado de ĥemioj, ekz. nilono, elastano
El multaj fadenoj kune, oni povas krei laĉon, ŝnuron, ktp. Tiu procedo estus aŭ plektado aŭ simpla tordado.
Por kunigi la fadenoj en ŝtofon, oni povas teksi, triki, aŭ fuli. Se ekzistas videblaj truoj inter la fadenoj, oni povas nomi la ŝtofon reto.
Peco, ofte ortangula, de ŝtofo, kiu havas apartan uzon nomiĝas tuko. Peco, ofta senforma, kiu ne havas ian uzon nomiĝas ĉifono.
Rimedoj
Teksi
Teksi signifas interkrucigi fadenojn, por ke estu du ortaj aroj de fadenoj, kaj la fadenoj tute transiras la teksaĵo. Oni povas ŝanĝi la rezulton elektante kiom da fadenoj aperis ĉe ĉiu flanko, kaj elektante la fadenoj en ambaŭ aro.
Unu fadenaro estas fiksita al la tekstilo, paralele. Tiuj estas la varpo aŭ “teks-bazo”. La teksilo povas levi ia grupo de la varperoj, por ke fadeno de la vefto aŭ ??? povas pasi inter la varperoj. Sekve alioj de la varperoj estas levita, kaj la procedo daŭras. Se alternaj varperoj estas levita je ĉiu paŝo, la rezulto estas tola teksaĵo. Se la plimulto de la varperoj estas ĉiam sub la varpo, la rezulto estas sateno teksaĵo. Inter tiu du estas tvilaj teksaĵoj. Pli malsimpla uzado de la teksilo povas krei bildojn aŭ [patterns] en la teksaĵo. Teksaĵo povas teni pliaj fadenoj, kies finoj estas liberaj, kiel haroj, por krei molaj tapiŝoj ktp.
Triki
Triki signifas krei kaj ligi buklojn ĉe unu fadeno. Trikaĵo do povas esti streĉebla eĉ kiam la fadeno ne estas, ĉar estas ekstra fadeno en la bukloj kiu povas moviĝi. Oni povas ŝanĝi la rezulto elektante la fadenon aŭ elektante la bukligitan rimedon.
Fuli
Fuli signifas movi kaj premi la fadenoj ĝis ili kuniĝas. Oni povas ankaŭ fuli farita ŝtofo por ŝanĝi ĝiajn ecojn.
Alia
Uzi fadenon por kunigi pecojn de ŝtofo estas kudri. Uzi kudr’maŝino fojo nomiĝas stebi. Uzi fadenon por ornami ŝtofon estas brodi.
Specoj
La plej utilaj vortoj estas tolo por odinara teksaĵo, sateno por brila teksaĵo. Terminoj markitaj “ne bone difinita” ne rilatas al iu ajn far-maniero aŭ elekto de fadeno.
- batista - maldensa tolo - ne bone difinita
- bombazino - tvila teksaĵo, originale el silka varpo kaj lana vefto
- damasko - multekosta teksaĵo, havante bildojn kreita uzanta malsamaj fadenoj por varpo kaj vefto
- drapo - iu ajn teksaĵo el lano - ne bone difinita
- dreliko - fortika, tvila, teksaĵo el kotona fadeno
- fajo - ne bone difinita
- pluŝo (ankaŭ nomita felpo) - teksaĵo kun longaj haroj
- felto - iu ajn fulita ŝtofo
- fibrano - ne bone difinita
- flanelo - peza, iom fulita, mola teksaĵo
- fulardo - malpeza teksaĵo enhavante iom da silko - ne bone difinita
- fusteno - peza, kotuna, teksaĵo - ne bone difinita
- gabardino - fortika, tvila, teksaĵo
- gazo (ankaŭ nomita muslino) - malpeza, travidebla, teksaĵo, reto kun tre malgrandaj truoj
- indieno - presita teksaĵo - ne bone difinita
- ĵerzo - trikita ŝtofa, fare de maŝino, iom elasta - no bone difinita
- kalikoto - mezpeza, tola, teksaĵo el kotona fadeno
- kamloto - ne bone difinita
- kanvaso - fortika, tola, teksaĵo
- kaŝmiro - iu ajn ŝtofo el lano de la kaŝmira kapro
- katuno - ne bone difinita
- kordurojo - teksaĵo havante ekstrajn fibrojn donante la impreson ke la ŝtofo estas multaj kunligitaj laĉo
- krepo - multaj malsamaj malpezaj teksaĵoj
- kretono - presita kotona teksaĵo, tre simila al indieno - ne bone difinita
- mohajro - iu ajn ŝtofo el lano de la angura kapro
- nankeno - palflava kotona teksaĵo - ne bone difinita
- orgando - travidebla, malmola, tola kotona teksaĵo
- perkalo - densa teksaĵo - ne bone difinita
- ponĝeo - ne bone difinita
- poplino - ne bone difinita
- punto - malfortika, ornama, ŝtofo, havante grandaj truoj, per kiu oni kreas bildojn aŭ [patterns]
- rajono - iu ajn ŝtofo el viskoza fadeno - ne bone difinita
- repso - ne bone difinita
- sateno (ankau nomita atlaso) - glata, brila, teksaĵo, per satena teks-maniero, ofte el silka fadeno
- serĝo - tvila teksaĵo - ne bone difinita
- ŝevioto - ne bone difinita
- stamino - ne bone difinita
- tafto - multekosta, tola, teksaĵo ofte el silka fadeno - ne bone difinita
- tolo - ordinara, ĉiutage, teksaĵo, per tola teks-maniero, ofte el lina aŭ kotona fadeno
- trikoto - trikaĵo - ne bone difinita
- tulo - similas al gazo, eble pli malmola - ne bone difinita
- tvida - teksaĵo el lano - ne bone difinita
- veluro - teksaĵo kun mallongaj haroj