Estu pli bonaj, ĉiuj!

Nu.

Iam lastatempe mi bedauxre devis pensi pri konspirteorioj. Sed fakte mi provis ne pensi pri la teorioj, cxar tio ne helpas al iu ajn; ili estas ekzemploj de kion mi priskribas cxi tie, sed mi ne volas precizigi nun. Mi provis pensi nur pri tiuj kiuj emas al tiaj aferoj.

Mi volas sugesti ke ekzistas unu simpla klarigo pri cxio malbona en la homa mondo. Gxi ne estas facila klarigo, sed gxi estas simpla. Tiu distingo estas la grava cxi tie.

La malbona stato de nia civilizo devenas de la neperfekteco de homoj. Homoj estas fieraj, hontemaj, timemaj, avaraj, memcentraj, kaj super cxio ili estas stultaj. Cxiu scias tion, cxu ne? En nia cxiutaga vivo ni vidas multajn ekzemplojn de tio, kaj tute eblas ke aliuloj vidas tion ankaux en ni.

Sed tio estas malfacila klarigo, cxar gxi ne sugestas ian solvon. Ne ekzistas ia radiko afero, kies sxangxigxo povus plibonigi cxion. Anstatauxe gxi estas klarigo kiu enhavas la tuton de homaro kaj homeco, la tutan historion kaj evoluon de nia specio kaj de nia socio. Sed gxi ja estas simpla, cxar gxi dependas nur de naturo. Oni ne bezonas aldoni aux krei aux inventi - cxio estas tie en la naturo de homoj.

Pli facilaj klarigoj estas kutime multe pli malsimplaj, se oni pensas pri ili gxuste. Klarigo kiu bazigxas sur sekreta societo bezonas multajn tavolojn de pluaj klarigoj. Kiel tia societo povus efektivigi sian celon? Kiel gxi povus resti nekonata? Kiel gxi povus ne gajni konkurantajn societojn, kiuj volus malkasxi gxin? Kiel gxi povus efiki al konkurantaj politikoj, al konkurantaj kompanioj?

Se oni povas ignori tiujn malsimplajxojn, (aux se onia menso ecx ne konsideras ilin,) la konspiraj klarigoj estas allogaj, cxar ili havas solvojn: Oni malkasxus la societojn, kaj cxiu en la mondo subite ekkonscius pri la trompado, kaj cxiu vivus felicxe ekde tiam.

Ankaux ekzistas alia avantagxo en tiu pensmaniero. Homoj ne sxatas la faktojn pri naturo. Homoj ne sxatas ke eble la universo estas hxaosa. Se homo trovas klarigon kiu rilatas al volo, anstataux al hazardo, tiu povas senti sin parto de plano, kaj ne ununura malgrandulo en vasta senkompata mondo.

Eble homoj ne povas akcepti tian hxaoson. Ankaux eblas ke ili ne volas. Ankaux eblas ke tio estas instruita afero. Cxu homoj estas denaske stultaj, aux cxu ili lernas tion?

Certe veras ke ekzistas homoj kiuj kauxzas stultecon en aliuloj, intence aux ne. Tio estas la agmaniero de, ekzemple, religio. Religio estas sistemo kiu instruas al kredantoj, ke tiuj ne fidu propran jugxon, ke ili akceptu la vortojn de aliuloj. Religio ankaux instruas ke la universo estas kiel gxi estas laux la volo de io aux iu. Religio donas al homoj facilajn, kaj terure malsimplajn, klarigojn pri cxio. Religio uzas tiun emon en homoj, kaj “helpas” al homoj, ke ili akceptu tiun facilecon kaj ne tro pensu.

Ankaux reklamisto uzas tion. La celo de reklamisto estas kauxzi ke homoj acxetu ajxojn kiujn ili ne bezonas, aux subtenu politikojn kiuj kontrauxas rezonon. Se reklamo povas konvinki al iu ke facila solvo ekzistas, ecx kiam problemo estas tre malfacila, homoj versxajne akceptos. Reklamisto do provas krei etoson en kiu homoj ne rezone pensos pri kion ili bezonas, tiel ke ili akceptos la vortojn de reklamoj.

Cxu reklamistoj estas sekreta societo? Societo kun milionoj de anoj, kiu dum jarcentoj sukcese prezentas impreson ke tiuj anoj konkuras unu kontraux alia, malgraux tio ke ili cxiuj sekrete kunlaboras por komuno celo? Versxajne ne. Ili simple estas avaraj, fiera, monvolaj, kaj stultaj: ili plejparte ne povas pensi pli klare ol tiuj kiujn ili celas manipuli. Ili ne povas pripensi la sekvojn de siaj agoj, cxar ili lernis ne pripensi tion.

Kaj revanante al religio, cxu ni povas pensi ke cxiu religiestro estas parto de tia monda konspiro? Versxajne ne. Estas milionoj de pastroj, kaj el tiuj la plejparto supozeble estas honestaj, sed malpensemaj. Ili vere kredas je tio kion ili diras kaj faras. Ili ne povas apartigi realon de nerealo, cxar dum la tuta vivo oni instruas al ili ke ili akceptu facilajn klarigojn, kaj ne tro pensu.

Tiu malpensemo - tiu emego al facileco, ecx tute kontraux rezono - klare estas granda parto de niaj civilizaj problemoj. Multpovaj homoj intence kauxzis stultigxon, sed ankaux malpovuloj faras tion. Kelkaj faras gxin intence, sed multaj cxar ili ne povas pensi pri gxi. Cxiu kiu partoprenas en kontrauxraciaj aferoj subtenas kaj plivastigas la ideon ke homoj akceptu faciliecon, ecx kiam gxi estas stulta.

Certe ekzistas organizoj kiuj provas influi la homan mondon. Kelkaj estas sekretaj, kelkaj tute publikaj. Ekzistas organizoj de ricxuloj kiuj intence kreas konfuzon kaj malfidon, tiel ke ili restu ricxaj kaj potencaj. Inter tiuj grupoj estas preskaux cxiu komerca kompanio - ili planas, sekrete, kaj provas manipule influi homojn por propra gajno, sed oni ne kutime klasigus tiujn kiel sekretajn societojn.

Sed plej ofte la anoj de tiuj grupoj estas .. stultaj. Cxu oni pensu ke cxiu potenculo estas superulo, kiuj povas kasxe efektivigi siajn dezirojn, ecx ene de niaj propraj mensoj, sen ke la vasta plimulto ecx konscias pri gxi? Ne. Ili nur estas tiaj homoj kiuj profitas de stulteco.

La sola restanta problemo: trovi cxu iu moderna homo estus racia, se tiu povus nur eskapi la influon de stulteco. Multo dependas de tio ..