Noveletoj

renkonto

Ĉimatene, mi renkontis min. Mi estis promeninta en la loka arbaro (arbareto, mi diru; estas nur kelkaj arboj, sed estas beleta, kaj mi ŝatas rigardi la birdojn ktp). Dum mi estis revenanta al mia loĝejo, mi vidis min, elirantan mian loĝejan, por iri al la vendejo.

Mi ne estas tia ulo, ku vere ŝatas babili kun homoj en la strato, sed mi supozas ke mi interesiĝis pri miaj pensoj je tiu momento. Do, mi paŭzis, kaj kaptis la okulojn de mi, dum mi alproksimiĝis.

La problemo estis ke mi ne estas tia ulo kiu ŝatas babili kun homoj en la strato, kaj do mi preskaŭ tute ignoris min. Mi uzis mian kapaŭskutilon, kiel ĉiam, kaj ankaŭ alia mi uzis la sian. Certe estus unu el tiuj malkomfortaj okzazoj, kiam unu komencas paroli, sed tiam devas rekomenci, ĉar la alia ne povis aŭdi la unuan fojon. Certe estus ĝenerale nekontentiga okazo .. sed ankaŭ mi bedaŭras ke ĝi ne okazis. Mankas al mi la senton de homa interago, kiun mi volis en tiu momento.

Mi supozas, ke verŝajne mi estis ne tute amike al mi, ĉar mi sciis ke mi devis iri al la vendejo, sed anstataŭe mi promenis en la arbaro.


katoj

Estas almenaŭ du katoj kiuj patrolas ĉirkaŭ mia konstruaĵo. Mi ne scias kie ili loĝas, sed proksimume unufoje tage unu el ili marŝas preter mia pordo. Mi suspektas ke ili zorgeme planas, por ke ili ne vizitu la saman lokon la saman tempon, por ke ĉiu povu diri ke li posedas la tutan terenon.

Ĉar mi pensas ke rutino povas esti teda, mi ofte malfermas mian pordon kiam mi vidas unu el ili, por ke li povu esplori iomete interne. Mi ne serĉas dankon pro tio, mi nur celas interesigi la vivon.

Sed mi ankaŭ tute ne atendas plendojn! Kutime Oranĝulo (mi neniam lernis lian veran nomon) simple puŝas la nazon en kelkajn lokojn en mia loĝejo, eble rigardas sub la liton aŭ en iu ŝranko. Sed hodiaŭ li subite estas tute malkontenta pri ĉio! La tablo estas tro alta por ke povu facile sursalti ĝin, kaj mi puŝis la seĝojn tro sub ĝin, por ke li povu uzi ilin kiel ŝtupojn. La planko estas tro glita. La lito estas tro mola. La plendado daŭris la tutan tempon de lia vizito!

Kiam li revenos, mi eble eĉ ne malfermos la pordon! Aŭ eble mi povus ŝanĝi kelkajn aferojn. La planko eble ja estas iom glita por kato ..


arbo

La plej alta arbo en nia arbaro estas la fonto de multaj legendoj. Oni diras ke neniu atingis la pinton. Eĉ, ke ne eblas atingi la pinton. Mi aŭdis ke iu kiu provis, remalsuprenvenis sed estis porĉiame ŝanĝita de la sperto. Oni diris ke li vidis aferojn kiuj estas tiom malkiel la ordinara vivo, ke li ne plu povis akcepti la ĉiutagajn banalaĵojn, kaj tiam li malaperis, sen averto, sen spuro. Sed oni ankaŭ diras, ke neniu kiu provis surpintiĝi iam revenis. Kiu scias la veron?

Nu, mi volas scii. Mi pensas, ke verŝajne ne povas esti ian veran misteron. Jes, ĝi estas pli alta ol mi iam estis, sed mi vidas birdojn. La birdoj flugas tiom pli alta ol eĉ la plej alta arbo, kaj ili ne ŝajnas malkontentaj pro la sperto. Sed eble ili povas elteni ĝin precize ĉar ili scias ke ili povas reatingi tiun alton kiam ajn ili volas. Por mi, estus unufoja afero.

Fakte, mi scias ke mi neniam atingos la altaĵon. Mi jam estas maljuna, kaj ne sufiĉe forta por tia longa grimpado. Mia sola oportuno por scii pri ĝi estas demandi al birdo. Do mi klopodas lerni la birdlingvon, sed tio estas malfacila tasko, kaj mi jam estas tre maljuna sciuro.


kurado

Unu tagon, en la somero, mi kuris. Apud mia loĝejo estas paŝvojo laŭ rivero. Oni povas esti for de la aŭtoj, bruoj, maltrankviligoj, kaj tute ne pensi dum kelkaj minutoj, simple ĝuante la senton de la vento sur la vizaĝo. Aŭ teorie estas tiel. Praktike, mi trovas kuradon malfacile laciga. Kaj ĝenerale mi dolorigas iun parton de mi, foje parto pri kiu mi ne antaŭe estas konscia.

Sed unu tagon, en la somero, ĉio funkciis bone. Estis neniu penso en mia menso, mi nur kuris kaj sentis. Antaŭ mi, estis kurbo en la vojo. Tio ne estas problemo, mi scias kiel kuri laŭ kurbo. Sed, estas alia eblo. Mi povas simple kuri rekte, salti super la barilo, kaj flugi trans la rivero. Mi metas unu piedon sur la grundon, sed la sekvan mi metas sur nevideblan ŝtupon. Mi povas simple decidi kie meti la piedojn, kaj mi plialtiĝas rapide, ĝis mi povas antaŭensalti super la akvo.

Mi etendas la brakojn, levas la kapon, rigardas la ĉielon, kaj plirapidiĝas laŭvole ĝis mi soras en libero. Mi ĉirkaŭflugas, leviĝas, plonĝas, spiraliras, ĝis ..

Mi subite estis denove sur la grundo. Mia brusto iom doloris. Ĝi estis premita kontraŭ la barilo, kiu savis min de la akvo.


muso

Ĉu vi iam scivolas kial foje via interreta konekto ne funkcias bone dum momento, kaj tuj refunkciiĝas? En preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj en ĉiuj niaj urboj loĝas malgrandaj bestoj, kaj ili ankaŭ volas uzi la reton. Ili scias ke la dratoj apartenas al la homoj, do ili uzas ilin nur kiam ni ne uzas ilin. Sed foje la bestetoj ne reagas sufiĉe rapide, kaj pasis kelkaj sekundoj ĝis ili rimarkas ke ili devas rekonekti la dratojn al la homaj komputiloj.

Unu vesperon, unu el tiuj bestoj decidis eniri la apartamenton de la homo kies retkonekton ŝi kutime uzas, por danki lin. Tio ŝajnis al ŝi la plej bona agmaniero, kiam ŝi lernis ke la homo devas pagi por la konekto, kaj ŝi uzas ĝin senpage. Do, ŝi silente malsupreniris al truo en la muro de la kuirejo de la homo, kaj trametis sian nazo.

Sed, ve, kiam ŝi faris tion, ŝi aŭdis teruran ekbruegon, kaj ŝi tuj forkuris. Mi scias tiom multe, ĉar, bedaŭrinde, mi estas la homo kiu loĝas en la apartamento. Mi ekvidis etan nazon tra la muro, kaj mi estis tiel surprizita ke mi ekkriis subite, kaj la malgranda besto tuj forkuris.

Se vi legos ĉi tion, eta muso, mi pardonpetas, kaj dankas vin pro via ĝentileco.


steloj

La insultoj atingas la punkton, kiam batalo nepras. Neniu el la du iĉoj intencas pardoni la vortojn de la alia - estas aferoj kiun oni tute ne rajtas diri. Devas esti sekvoj.

"Estas tempo! Esktere! Nun!"

"Jes, estas tempo! Vi bedaŭros kion vi diris hodiaŭ! Kaj vi aliaj, ĉi tio ne estas publika spektaklo por vi. Neniu venu, neniu rigardu."

Ili foriras de la drinkejo, seriozvizaĝe. Por montri ke ili ne ludas por la spektantaro, ili marŝas iom for, en la kamparon, kaj trovas senhoman lokon. Ili komencas rideti antaŭ ol ili faras pli ol dek paŝojn.

Poste, ili kuŝas, man-en-mane, rigardante la stelojn.

"Vi ja scias, ke neniu kredas ke ni batalas? Vi povus simple veni al mia domo."

"Mi supozas, sed nun ĉi tio estas nia tradicio, ĉu ne? Kaj mi eĉ pli amas vin sub la steloj."

"Mi kunsentas. Kiam ni anoncas la edziĝon al la amikoj?"

"Morgaŭ. Tiam ni kolerege, laŭtege nuligos ĝin. Kaj tiam ni refaros ĉi tion. Ĉiame."


gitaro

Estas eta riverstrando. Ĝi ne estas multe bela, sed iom impona, mi supozas. Ĝi estas unu el malmultaj lokoj en la kvartalo, de kiu oni povas stari ĉe la nivelo de la rivero, kaj ĉe la alia flanko estas grandaj konstruaĵoj. Efektive, estas interesa miksaĵo de naturaĵoj kaj homfaritaĵoj. Mi ne komprenas kial tiom da homoj iras tien, sed mi ne komprenas multajn el la kutimoj de homoj.

Hieraŭ, dum mi preterpromenis, mi rigardis homon tie kun gitaro. Oni povus imagi ke li ludas la gitaron, se oni estus sufiĉe neatenta por ke oni ne rimarku ke elektra gitaro sen dratoj ne vere estas ludebla. Sed la homo rolis kvazaŭ li ludas ĝin, movante la fingrojn, kaj farante tiujn vizaĝesprimojn kiuj supozeble montras kiom oni koncentriĝas, kaj kiom serioze oni traktas muzikon. Kvazaŭ la forto de koncentriĝo (malbele) tordas la vizaĝon.

Kompreneble, li ne estis sola. Kun li estis fotisto. Kaj do, oni povas diveni ke nun ekzistas fotojn de tiu homo, ludanta la gitaron, sur la strando. Sed li ne ludis. Neniam li faris ian sonon, krom eble per la buŝo. Eble iam aliaj homoj vidos tiujn fotojn. Ili vidos, kaj ili ligos tiujn bildojn kun la muziko kiun ili antaŭe aŭdis de tiu homo. Eble la vidontoj vidos la fotojn kaj aŭdos muzikon. Sed tiu muziko ne ekzistas. La sonoj de muzikisto kun elektra gitaro, sen elektro, sen dratoj, sur la bordo de rivero, vidate nur de fotisto, ne estas muzikaj.

Fakte, mi eĉ ne scias ĉu li estis muzikisto...


frukto

Dum la posttagmezo, mi traktis kelkajn aferojn en la ĝardeno. Plej grave, venis tempo por tondi la fruktplantojn kaj arbojn. Se oni ne sufiĉe maldensigas ilin, kaj forprenas sufiĉe da malnova ligno, ili ne multe produktos en la sekva somero. Estas interesa tasko, sed mi neniam vere pensas ke mi komprenas - mi simple provas sekvi la instrukciojn kiujn mi trovas.

Post tio, ni havis tempon por rapida vespermanĝo, antaŭ ol ni eliris en la ĝardenon denove, por spekti la militon. Ni sidis, babiletis, sed plejofte silentis, dum la raketbomboj superflugis nin. La nuna generacio de tiuj militiloj ne estas tre timiga. Ili ne plu estas la amasdetruiloj de malnovaj epokoj. Oni nun kreas raketojn kiuj povas liveri morton al malgranda grupo, en tre preciza loko, kaj por la spektantaroj ne multe ŝanĝiĝos.

Tiu ŝanĝo estas tute senchava, ĉar dum la lastaj kelkaj jaroj, internacia politiko ne vere temas pri landoj aŭ popoloj. Oficiale la landestroj reprezentas milionojn da homoj, sed efektive ili batalas nur pro la propra fiero. Ministroj de landoj debatas kaj kverelas, ĉiam uzante la minacon de milito, sed tiuj minacoj estas celitaj al la kontraŭaj ministroj, ne ties popolo.

Kaj hodiaŭ, ŝajne, estas la tago kiam la nunaj landestroj perdis intereson pri la ludo. Hodiaŭ Rusio atakas Usonon, plejeble pro historiaj kialoj. La grandaj azioj landoj interatakas. Eŭropo atakas la ceterajn grandajn landojn, sed eble nur ĉar ĝi konsideras ke ataki malgrandajn landojn estus sub ĝia digno. Kaj la malgrandaj landoj do devas trovi celojn kie ajn ili povas.

La detaloj estas forgesindaj. Morgaŭ oni devos trovi novajn estrojn. Eble ĉifoje mi volontulos. Sed eble ne, ĉar mi volas havi tempon por zorgi la ĝardenon.


pafilo

— Saluton amiko, ĉu vi akceptus, ke mi sidu apud vi? Jes, mi vidas ke estas multaj aliaj neokupataj seĝoj, sed hodiaŭ mi emas sidi ĉi tie. Apud vi. Ne ĉar estas apud vi, simple mi volas sidi ĉi tie, kaj okazas ke ĉi tie estas apud vi. Bone? Jes, neniu kialo por pli demandi. Mi sidos kaj silentos.

— Kaj mi metos mian pafilon sur la tero antaŭ mi. Fakte ne, pli bone, mi tenos ĝin en miaj manoj, tio estas la plej sekura rimedo.

— La pafilo? Jes, mi havas ĝin kun mi hodiaŭ. Neniu aparta kialo. Mi estis lasonta ĝin hejme, sekure en la skatolo, sed tiam mi ne faris tion. Mi subite rimarkis ke mi povus kunporti ĝin, kaj do mi faris tion. Fakte, mi ne povas diri precize kial mi faris tion. Sed tio ne estos problemo, mi esperas?

— Ĉu vi diris ion? Ne? Nu, se vi ne estas kontenta ke mi estas ĉi tie, mi foriros. Mi volas foriri. Mi ĉiam intencis foriri. Mi foriras nun. Ĉu vi vidis, ke mi nun foriras?

— Nun, ĉar mi foriris, vi povas senstreĉiĝi. Mi estos ĉi tie, apud vi, se vi bezonas min. Sed ankaŭ mi foriris, do vi ne plu devas pensi pri mi.

— Kion vi havas en via sako? Ĉu estas io valoro? Ĉu mi povas vidi ĝin, nur por momento? Ho, vi aŭskultas muzikon, vi ne povas aŭdi min, mi komprenas. Mi silentos.

— KIO ESTAS EN LA SAKO? Ha, bone, vi povas aŭdi min. Mi pensis ke vi ne povis aŭdi min. Estas bona ke vi povas. Ne, vi ne devas montri al mi, ne estas mia afero.

— Pardonon, ĉu vi puŝis min? Mi sentis ion. Ĉu ne estis vi? Hm, mi devos esti atentema. Eble ni ne estas tiom sekura kiom mi pensis. Estas bona, ke mi havas la pafilon, ĉu ne?


la diktatoro

La diktatoro sidas silente en sia oficejo. Fakte, li preĝas, sed neniu krom li rajtas scii tion.

Oficiale la diktatoro kredas je neniu dio, ĉar li mem estas ĉiopova. La ideo ke ekzistus dio estus insulto al la povo de la diktatoro.

Sed ĉiuvespere la diktatoro preĝas, kaj ĉiutage la preĝoj iĝas pli longaj.

Ĉiumatene la diktatoro rigardas sin en spegulo, kaj vidas nenion. Li vidas la sekigitan ŝelon de sia antaŭa potenco. Li atingis nenion dum longa tempo, tiel ke li eĉ ne scias ĉu li havas ian potencon.

Matene, rigardante sin kritike, li koleriĝas kaj decidas ke hodiaŭ li detruos ĉion ĝis homoj respektu lin denove. Li akceptos neniun kontraŭdiron kaj refoje li estos dio al siaj subuloj. Posttagmeze li malvarmiĝas - unue en la kruroj, poste en la manoj, fine en la menso - kaj li rekonsciiĝas ke li ne plu povas mem fari ion ajn. Li mortos baldaŭ. Sen helpo de la dioj li havos nenion.

Kaj ĉiuvespere li preĝas, sed ankaŭ pentas liajn tiutagajn agojn. Ĉiutage li devas pli penti, por ankoraŭ havi ian esperon ke iu iam helpos al li.

Neniu vizitis lin dum la du lastaj semajnoj, kaj lin ĝenas la nepraj vivtaskoj. Li ne manĝis ekde kiam oni laste liveris lian supon. Eble tio okazis hodiaŭ, eble ne. Ĉu ĉiu forgesis lin? Ĉu li ankoraŭ estas diktatoro?